Oftaj Demandoj

Kiel mi povas mendi la librojn?

La libroj estas rekte mendeblaj ĉe Amazon aŭ de diversaj libroservoj. Se via favora libroservo ne stokas la librojn, bonvolu informi ilin, ke ili enmetu la librojn en ilian katalogon.

Kiom longe mi devas atendi ĝis mi ricevas la libro(j)n?

Tio dependas, de kie vi mendas ilin. Amazon ne stokas la librojn, sed presas ilin, kiam iu mendas ĝin. Libroservoj, kontraŭe, stokas la librojn kaj tial ili povas forsendi ilin tuj.

Mi trovis eraron. Kion mi faru?

La tekstoj estas provlegitaj plurfoje, ankaŭ kun la helpo de diversaj komputilaj iloj. Tamen povas okazi, ke iu trovas erarojn. Bonvolu skribi al oficejo[ĉe]verdaolivo.com. Mi korektos la tekston por la nova eldono. Grandan dankon.

Kiu fondis Eldonejo Verda Olivo?

Oliver Kim fondis ĝin en 2017. Li ankaŭ tradukis la unuajn librojn el la angla.

Kial vi fondis ĝin?

Ekde Duolingo fariĝis disponebla en Esperanto, multaj homoj serĉas eblon por apliki ilian lingvan kapablon. Kvankam multaj esperantlingvaj libroj estas eldonitaj ĉiujare, tiuj kelkfoje estas tro malfacile kompreneblaj por komencantoj pro diversaj kialoj. Ofte ili estas laŭvortaj tradukoj, uzante la lingvan stilon de la 19a jarcento. Facile legeblaj tekstoj ekzistas, sed ofte ili estas skribitaj por infanoj.

Kia estas la tradukoj?

La tradukoj ne estas laŭvortaj. La celo estis bone kapti la enhavon de la rakontoj, kaj ne la stilo de la lingva originalo. La frazoj estas malplilongigitaj kaj nekutimaj esprimoj kaj vortoj estis anstataŭigitaj kun pli modernaj.

Ĉu vi ankaŭ mendas modernajn librojn?

Ne, ĉar tiuj libroj ne estas publika havaĵo (angle: public domain). Por traduki libron, oni bezonas la permeson ne nur de la verkisto mem sed ankaŭ tiu de la eldonejo, kiu publikigis la verkon. La legaj situacioj estas ampleksaj. Tamen ekzistas escepto. Se la verkisto estas morta jam multajn jarojn, ĝia verkaro fariĝas publika havaĵo. Nur tiuj verkoj oni rajtas traduki sendemande.

Ĉu mi povas kontribui?

Jes! Helpo estas ĉiam bezonata. Se vi trovas eraron en iu libro, bonvolu skribi al: oficejo[ĉe]verdaolivo.com. Diskonigu la retejon kaj la librojn. Plie, bonvolu respekti la kopirajton de la tradukintoj.

Mi vidas libron en Amazon sed ne povas mendi ĝin. Kial?

Tio estas nur dumtempa. Bonvolu reveni post unu tago. Mi ĝisdatigas la libron kaj intertempe la libro ne estas disponebla.